Vivtena ekonomio

Samkiel la plimulto de la kamparanoj de Subsahara Afriko, ĉi kamerunano kultivas je vivteniga nivelo.
Surŝtipaj fiŝkaptistoj, Srilanko.

Vivtena ekonomio estas ekonomio ne bazita sur mono kiu dependas el naturaj rimedoj por havigi bazajn necesaĵojn, pere de ĉasado, rikoltado, kaj vivteniga agrikulturo. "Vivtenado" signifas vivtenadi sin mem je minimuma nivelo; en vivteniga ekonomio, ekonomia surhavo estas minimuma kaj uzata nur por komerci aliajn bazajn necesaĵojn, kaj ne estas industriigo.[1][2]

En la historio de la mondo, antaŭ la apero de la unuaj urboj, ĉiuj homoj vivis en vivteniga ekonomio. Dum urbiĝo, civilizacio, kaj labordivido etendiĝis, variaj socitipoj moviĝis al aliaj ekonomiaj sistemoj de variaj epokoj. Kelkaj restas relative senŝanĝe, game el nekontaktitaj popoloj, al malriĉaj areoj de evolulandoj, dum kelkaj kulturoj elektis resti ĉe tradicia ekonomio.

Kapitalo povas esti ĝenerale difinita kiel financoj investitaj cele al pligrandigo de ties valoro, kutime ĉar estas espero de profito, enspezo, intereso, rentoj, kapitalakiro aŭ alia tipo de reveno. Tamen, tio ne okazas ĉe la vivteniga ekonomio kiu posedas nur sufiĉajn havaĵojn por esti uzata de partikulara socio por elteni sian ekziston kaj havigi malmultan aŭ nenian kromaĵon por aliaj investado.

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-01. Alirita 2016-01-01.
  2. http://www1.umn.edu/humanrts/edumat/sustecon/others/subsistence.htm Chief Seattle to President Pierce regarding sale of land

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search